Marto de 2024
Etoso
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2024:
Kenjo kaj Haitio subskribis interkonsenton pri sendo de 1 000 policistoj el Kenjo al Haitio por kontraŭstari la bandojn; la misio agos kun mandato de Unuiĝintaj Nacioj, ĉe financa subteno de Usono kaj partopreno de kelkaj aliaj landoj de Afriko kaj Karibio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Alexander Stubb ekoficis kiel prezidanto de Finnlando, anstataŭinte Sauli Niinistö.
En Haitio bandoj deklaris militon kontraŭ la registaro kaj sturmokupis la plej grandajn prizonojn, liberiginte kelkmil krimulojn.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En Usono okazis la unua testa flugo de hipersona aviadilo «Talon-A», plenumita de kompanio Stratolaunch Systems.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Ĉefministro de Haitio Ariel Henry eksiĝis sub la premo de bandoj, deklarintaj militon kontraŭ li.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La unua japana privata raketo Kairos eksplodis tuj post lanĉo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Niĝero informis pri nuligo de la milita kunlaboro kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj trupoj de sia teritorio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Oni anoncis venkon de Vladimir Putin je prezidenta baloto en Rusio.{{Vikinovaĵen|Baloto de Putin: 22 milionoj voĉoj estis falsaj}
Sekve de terorisma atako ĉe koncertejo "Crocus City Hall" en Krasnogorsko (Moskva provinco, Rusio), pli ol 130 homoj pereis kaj pli ol 150 estis vunditaj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|